Anna Rudawcowa

Kio estas sur la luno

Sur la luno
Grandaj Ursinoj
Konstruis strangajn urbojn
Sukerajn parkojn, kremajn turojn
Kaj vanilajn kukojn.
Sur la luno
En la domoj
Estas arĝento, marmoroj
En marmoraj sukerejoj
Senpagaj estas glaciaj desertoj.
Fluas rivero
Plena da lakto,
Estas du lagoj: unu kun mielo
La dua kun kremo
Ili anstataŭas akvon.
Sur la luno
Sur la strato
Promenas blankaj elefantoj,
Kaj poneoj per hufetoj
Frapas marmorajn vojetojn
Senzorga sinjororo Twardowski
Mielon drinkas, pipon fumas,
Lipharojn per fingro volvas.
Sur la luno
Sekrete mi al vi diras,
En lernejoj, ĉiuj infanoj
La plej bonajn notojn havas.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl