Anna Rudawcowa

La ploranta saliko

Ploras saliko, ploras
Kaj klinita staras
Displektis harojn
Longajn kaj verdajn
Displektis la harojn
Kaŝis la vizaĝon:
Pigo diris, ke mi
Sorĉistino estas
Kaj krome rakontis
La malbona birdo,
Ke en mia arbo
Loĝas eta diablo,
Ke ĝi dum la noktoj
Ludas sur fajfilo,
Ke mi estas maljuna,
Malbela hargrizulino.
Nun neniu birdo
En mi nestiĝos
Kaj en granda foro
Infanoj preteriros.
Tiom multajn belajn
Konas mi fabelojn
Kaj povas mallaŭte
Susuri kantetojn.
Al birdoj ŝirmejon,
Al infanoj ombron
Donos mi kun ĝojo.
Mi ne volas stari sola
Ĉe la muta akvo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl