Anna Rudawcowa

La dekunua de novembro

La dekunua de novembro
Ne griza, malgraŭ aŭtuna tago
Ĉar en koroj estas la suno!... Defilado!
Krioj, ĝojo... Malaperis ombro!

El mallumo rigardas okuloj
De tiuj, kiuj asertis: "Voli estas povi!"
Jen dudeka estas datreveno
De nia libereco.

El la ofera sango, peno,
Elkreskis Pollando kiel floro
Rigardas nun sian verkon
De dudek liberaj jaroj - rikolton.

Ŝipoj, aviadiloj, armeo,
Bruo de fabrikoj, urbegoj,
Kaj supre la himno pri estonteco,
La himno fluganta ĝis la steloj!

Kaj kantas brava koro
Sonoras glavo, kaj pioĉo,
Ke la patrujo estas libera,
Ke Pollando grandioza estas!

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl