Pri bufo klaĉulo kaj ofendita kulo
La bufo, tiu klaĉulo
Ofendis iam kulon.
Pro konstanta parolaĉo
Ĝi provokis multajn klaĉojn.
Diris ĝi al konatulo:
"Estas rufa tiu kulo
Kaj ĝi estas nevalora,
Sed por tuja manĝo bona"
Kaŝita en heĝo kulo
Aŭdis kion diris bufo.
"Atendu, bufaĉo, atendu,
Ĝis mi vin morte piku!
Mi batala kulo estas
Neniam, nenion timas.
Vi mian pikon sentos
Kaj panike forkuregos
Perdante pompajn robaĉojn".
"Ve! kriis turka lilako
Mi tre ŝatas batalantojn
Tiujn laŭtajn kriantojn.
Kolektu batalarmeon.
Konsideru mian helpon.
Longe piku la bufaĉon
Ĝis ĝi petos vian gracon!"
Diras kulo: "Mi pripensos
Kiun kultaĉmenton sendos,
Kiel la batalon gvidos,
Kiel mi kun bufo venkos"
Kaj la bufo en la akvo
Jam forgesis pri la klaĉo.
Sidas kulo batalema,
Kiu ne estas timema,
Akrigas pikilon sian
Kaj pripensas ĝis hodiaŭ.
Tradukis Danuta Kowalska