Anna Rudawcowa

Pri la burdo kiu ludis dum nupto

Invitis oni la burdon
Por ke ludu ĝi dum nupto.
Geedziĝis en mateno
La tulipo kun abelo.
La burdo muzikanto
Konis multajn, belajn kantojn.
Ĝi plej bele en la mondo
Sur klarneto ludis solo.
Kompreneble, ke dum nupto
Devis ludi fama burdo.
Krome, volis la geedzoj,
Ke ĝi ludu en ĝardeno.
Ludis ĝi pri la printempo,
Pri rufa pinio sola,
Sovaĝa arbusto roza
Rompita dum tempesto.
Poste pri la ĉerizarbo,
Kiu havis belan sonĝon,
Sekve pri la miozotoj
Kaj dancantaj etaj gnomoj.
Ĉe muziko bela tia
Gastoj estis kortuŝitaj.
Sidis muŝo sur folio
Aŭskultante melodiojn.
El okulo de edzino abela
Falis ora larmo miela.
La tulipo per petalo
Ankaŭ kaŝe viŝis larmon.
Demandis la limakoj:
"Kiu estas muzikanto?
Kiu ludas la kantetojn?"
Ja la burdo sur klarneto!
Verda, malgranda rano
Apogis kapon per manoj.
Aŭskultante la muzikon
Forgesis pri cikonio.
Kaj poste, neatendite,
Burdo ludis tiom vigle,
Ke ridis lipoj, okuloj,
Ne povis haltiĝi piedoj.
Dancis vico de la gastoj,
Distrita per verva takto.
Dancis gastoj dum la nupto,
Laŭ muziko de la burdo.
Tiom vigle oni dancis,
Ke ranetoj piedojn tordis
Kaj la bluaj miozotoj
Perdis siajn, novajn botojn.
Malfeliĉa la skarabo
Truis sian oran frakon.
Etaj muŝoj malsaniĝis,
Ventrojn siajn tiom skuis,
Ke ricevis de abelo
Amaran teon, ne mielon.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl