Anna Rudawcowa

Siberia Pastoralo

Dormu, dormu Jezueto,
Lulu, lulu, lulu!
Donos mi al vi ŝuetojn
Panjo vin dormigu.

Panjo flustros en orelon
Ĉu vi scias - amata?
Frostas polaj bebopiedoj
En lando Kazaĥa!

Dormu belega steleto,
Kaj kristala roso!
Anĝeletoj dolĉan kukon
Al vi tuj alportos.

Tiu, kiu liron ludas
Flugos el ĉielo.
Ĉu vi scias? En Sibiro
Mankas pan' por beboj.

Portos vi kukon, ŝuetojn
Kaj varman vestaĵon,
Por forpeli la ĉagrenojn
En Kazaĥa lando.

La luno el Lakta Vojo
Prenos dolĉan lakton,
Panjo donos pasteĉetojn
Por pola orfeto.

Urso alportos mielon,
Iros kun Jezuo,
Al la infanoj malsataj
En Sibir' sovaĝa.

Por en nokt' silenta, sankta
Foru la mizero!
Kaj ĉiu tion memoru,
Ke ekbrilis Stelo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl