Anna Rudawcowa

Vigilia Improvizo

En supro brilas Betleĥema Stelo
Sube, frostitaj vitroj, neĝblovado,
Ĉu trovos vojon al ni Diinfano?
Ĉu trovos vojon al fora Sibiro?

En la staleto estas nun malpleno,
Ne estas ludoj, kantoj kaj dancoj...
Eta Jezuo en kruda ĉemizo
Lasis trogon, iras al ekzilitoj.

Frostitajn manojn per blovo varmigas,
Trans neĝamasoj li piednude vadas,
Ablatajn blankajn portas por ni erojn,
Stelradion tenas sur la koreto.

Al Sibira forgesita kabano,
Mallaŭte frapas eta Diinfano:
Malfermu! ĉar mi estas via frato
Mi konas froston, mizeron, malsaton.

Mi konas vulnojn de sangantaj koroj
Kaj larmojn, kiuj fluas el okuloj.
Malfermu! al same persekutata
Pro fremdulaj kulpoj, mi kondamnata.

En tiu miriga Kristnaska nokto,
Kiu heroldas al la homoj pacon,
Mi ne el Betleĥemo venis, el prizono,
El fundo de malfeliĉo, malespero.

Homamaso sekvas Brilantan Stelon
Por adori min, kliniĝi antaŭ Dio
Mi la mizera forpelita Kristo,
Al vi mi venis kaj inter vi restos.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl