Anna Rudawcowa

Ĉe frizisto

Brisio, la bukla hundo
Anoncis al sia patro:
"Pardonu mian insiston,
Sed iru kun mi friziston!"
Hundo patro sen protesto
Trovis por la filo tempon.
Sur orelojn metis ĉapon,
Fileton prenis je mano,
Gvidis lin al la frizisto.
"Bonvolu frizi la filon!"
La frizisto aĝa hundego:
"Jes, mi faros", montris dentojn,
Malgraŭ la malfacilaĵo.
Escepta estas la hara miksaĵo.
Kapo estos ordigata.
Majstro estas mi konata.
Hodiaŭ mi tondis urson,
Frizis ankaŭ erinacon
Per alta haroplektaĵo.
Ĉarman, blankan katinon
Kombis mi per gladilo".
Frizisto svingas per tondiloj,
Montras dentojn dum la rido:
Post orelo estos buklo,
Fruntaj haroj sur la flanko.
Tion mi kaŝos, tion tondos,
Per pinglo arte fiksos.
Bluan donos mi kokardon.
Tiel kreos mi frizaĵon".

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl