Wisława Szymborska

La nuboj

Priskribante la nubojn
mi devas tre rapidi,
jam post momento
ili ne estas samaj, sed aliaj.
Ilia eco estas
neniam ripetiĝi,
en formoj, koloroj, nuancoj,
pozoj kaj aranĝoj.

Ili ne estas ŝarĝataj per memoro pri io,
ŝvebas sen peno super faktoj.
Kiel neniuj atestantoj de io ajn
tuj ili disflugas en ĉiujn direktojn.

Kompare al la nuboj
la vivo ŝajnas stabila,
eĉ daŭra kaj preskaŭ eterna.
Kompare kun la nuboj,
eĉ ŝtono aspektas kiel frato,
al kiu oni povas fidi,
kaj ili estas kiel malproksimaj,
neseriozaj kuzinoj.

La homoj estu, se ili volas,
poste ĉiuj mortos.
La nuboj ne interesiĝas
pri tio ĉi ege stranga.

Super la tuta via vivo
kaj mia, ankoraŭ ne tuta,
la nuboj parade ŝvebas,
kiel ŝvebis.
Ili ne havas devon morti kun ni.
Ili ne devas esti vidataj por flugi.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl