Wisława Szymborska

Infanoj de epoko

Ni estas infanoj de epoko
la epoko estas politika.
Ĉiuj viaj, miaj
tagaj, noktaj faroj
estas aferoj politikaj.

Ĉu vi volas aŭ ne volas
viaj genoj havas politikan pasintecon,
haŭto politikan koloron,
okuloj politikan rigardon.

Kion vi diras ĝi havas sencon politikan
pri kio vi silentas tio estas
tiel aŭ iel politika

Eĉ irante tra arbaro
viaj paŝoj estas politikaj
sur la politika grundo

Versaĵoj nepolitikaj estas politikaj
kaj supre brilas luno
jam ne luna objekto.

Esti aŭ ne esti, jen estas demando.
Kia demando? Diru amato!
Politika demando.

Vi eĉ ne devas esti homo
por atingi politikan signifon.
Sufiĉas esti nafto
nutra furaĝo aŭ reakirebla krudaĵo.

Sufiĉas esti tablo je kies formo
oni kverelis monatojn
ĉe kia trakti pri vivo kaj morto
ĉu ĝi estu kvadrato aŭ rondo

Dume mortadis la homoj
kaj bestoj
brulis domoj
dezertis kampoj
kiel en praepokoj
malpli politikaj

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl