Hanjo
Jen estas Hanjo, bona servistino,
kaj tiuj ne estas patoj, sed aŭreoloj,
estas sankta bildo - kun drako kaj kavaliro,
sed la drako sur larmiga Tero estas nenio.
Tio ne estas bidaro, sed rozario de Hanjo,
ŝuoj kun deŝiritaj pintoj pro genuado,
kaj kvazaŭ nokta varto - ŝia nigra tuko,
atendanta sonorilon el preĝeja turo.
Ŝi vidis diablon, purigante spegulon,
li estis viola kun la flava stri',
rigardis terure, grimacis per lipoj,
Pastro, kio okazos, se li signis min?
Hanjo pagos por eklezio, sankta meso,
aĉetos koreton kun arĝenta flameto.
De kiam oni konstruas novan paroĥejon,
tuj altiĝis la ekzorcadaj prezoj.
Savi animon de tento estas granda kosto
Proksimiĝas maljuneco, frapas osto je osto
Hanjo estas tiom maldika, havas nenion,
ke pereos ŝi en Truo de Kudrilo.
Majo, redonu kolorojn! Estu grize bruna!
Folia branĉeto, pro verdeco hontu!
La nuboj vipu vin! La suno, bedaŭru, ke vi estas luma.
Printempo, por ekflori en la ĉielo, per neĝo vin volvu!
Mi ne aŭdis ŝian ploron, ridon,
Instruita humilecon, postulas nenion.
Akompanas ŝin dum vojo ombro - korpa funebro
kaj disŝirita tuko hurlas kun la vento.
Tradukis Danuta Kowalska