Wisława Szymborska

Al ĉiu iam

Al ĉiu iam mortas proksimulo,
inter esto kaj neesto
devigita elekti morton.

Malfacile estas aprobi la banalan fakton
ligitan kun tempodaŭro,
konforman kun proceduro;
pli frue aŭ malfrue en taga ordo,
vespera, nokta aŭ la pala matena
estas tio klara tiom, kiom signalvorto,
kiom paragrafo kodeksa
kiom iu dato en kalendaro

Sed tia estas rajto kaj malrajto de naturo
tia maltrafo aŭ trafo, omeno, ameno,
tia ĝia registrado kaj ĉiopotenco.

Ne malofte okazas
eta ĝentileco de naturo-
niajn mortintajn proksimulojn
ĝi montras al ni en sonĝoj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl