Wisława Szymborska

La kato en senhoma loĝejo

Morti - tion oni ne povas fari al la kato,
ĉar kion ĝi faru sola en la loĝejo?
Ĉu ĝi grimpu sur murojn,
frotu je mebloj?
Kvazaŭ nenio ŝanĝiĝis,
tamen estas ŝanĝita.
Kvazaŭ nenio translokiĝis,
tamen estas disŝovita
Kaj vespere la lampo jam ne lumas.
Oni aŭdas paŝojn sur ŝtuparo,
sed ili ne estas tiuj.
La mano, kiu metas fiŝon
sur telereton, ankaŭ estas ne tiu.
Io ĉi tie ne komenciĝas
en la kutima tempo.
Io ĉi tie ne okazas
laŭ la ordo.
Iu ĉi tie estis kaj estis
kaj subite malaperis
kaj li persiste ne estas.
Al ĉiuj ŝrankoj oni rigardis,
la bretojn trakuris,
sub la tapiŝon enŝovis sin
kaj kontrolis,
eĉ kontraŭ malpermeson
oni disĵetis paperojn.
Kion oni povas fari?
Dormi kaj atendi.
Se li nur revenos,
se li nur aperos
nu, li ekscios,
ke tiel oni ne kondutas
al la kato.
Oni iros al li
kvazaŭ kontraŭ volo
malrapide
per tre neglektaj paŝoj.
Komence sen iuj saltoj kaj miaŭoj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl