Wisława Szymborska

Amo al patrujo

Sen tiu amo oni povas vivi
Koron havi sekan kiom nukseto
Etan sorton per fingra ingo trinki
For de ĉagrenoj kaj kunsento

Laŭ propra mezuro havi esperon
En malluma vivi kaŝejo
Pri putrolumo "tagiĝas" diri
Pri la sunbrilo, ne mencii

Kia amo mankas al ili
Similaj al fenestro bruligita,
Rompita vitro, fumo disblovita
Arbo subite faligita?

La arbo apenaŭ kreskis en teron
Ĝiajn radikojn forŝiris vento
Ĝi perdas jam sian verdecon
Kaj vivos nur iom da tempo
Jam ne susuras en arbarkoruso

Tero patruja, hela tero
Falinta arbo mi ne estos
En ĉiu tag' mi pli vin enkreskos
Ĝoje, malĝoje, fiere, kolere

Ne estos mi ŝirita fadeno
Ne uzos senvaloran vorton
Oni povas ne ami vin kaj vivi
Sed sen tiu amo ne povas verki

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl