Wisława Szymborska

Konkurso de vira beleco

Li eniris streĉita de makzeloj ĝis kalkanoj,
Kun olivaj sur si firmamentoj.
Nur tiu estos la konkurson venkinta,
Kies muskolaj plektaĵoj estas plej noditaj.

Kun urso minaca (kiu ne ekzistas)
li batali ŝajnas.
Tri nevideblaj jaguaroj
Pro tri fortegaj batoj falas.

De diskruriĝo kaj kaŭrado majstro li estas.
Dudek kvin mienojn montras lia abdomeno.
Oni aplaŭdas lin, li riverencas, dankas,
Per ĝustaj vitaminoj farĉata li estas.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl