Wisława Szymborska

Identigo

Bone, ke vi venis.
Ĉu vi aŭdis, ke en ĵaŭdo frakasiĝis aviadilo?
Ĝuste pro tio oni vokis min.
Probable li estis sur la pasaĝerlisto.
Kaj kio pro tio? Eble li rezignis...
Ili donis al mi kuracilon, por ke mi ne svenu.
Poste oni montris al mi iun- mi ne scias kiun.
Li estis tuta nigra, bruligita krom unu mano,
peco da ĉemizo, horloĝo, edziĝa ringo.
Mi koleriĝis, ĉar tiu ne estas li.
Li ne farus tion al mi, por tiel aspekti.
En vendejoj estas amaso tiaj ĉemizoj.
La horloĝo estas ankaŭ populara.
Kaj niaj nomoj sur la ringo
Estas tre oftaj.
Bone, ke vi venis. Sidu ĉe mi!
Li vere planis reveni en ĵaŭdo,
Sed kiom da ĵaŭdoj estos en tiu ĉi jaro-
Tuj mi preparos teon.
Mi lavos harojn kaj poste - kio poste?
Mi penos vekiĝi el tio ĉio.
Bone, ke vi venis, ĉar tie estis malvarme
kaj li kuŝis en tia guma dormosako.
Li, tio estas tiu malfeliĉa homo.
Tuj mi preparos ĵaŭdon, lavos teon,
ĉar tiuj niaj nomoj estas ja ordinaraj...

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl