Wisława Szymborska

Mapo

Mapo estas plata kiom tablo,
sur kiu kuŝas.
Nenio sub ĝi moviĝas
kaj eliron serĉas.
Super ĝi mia homa spiro
ne kreas aerokirlojn.
Ĝian tutan surfacon
lasas en trankvilo.

Mapaj ebenaĵoj, valoj
ĉiam estas verdaj.
Altaĵoj, montoj flavaj kaj brunaj.
Maroj kaj oceanoj estas amike bluaj
kun disŝiritaj randoj.

Ĉio estas eta, alirebla, proksima.
Mi povas per ungopinto premi vulkanojn,
glati polusojn sen dikaj gantoj.
Per unu rigardo mi povas vidi
la tutan dezerton
kun apuda rivero.

Praarbarojn signas kelkaj arboj
inter kiuj malfacile estas devojiĝi.
Sur Oriento kaj Okcidento
super kaj sub Ekvatoro
regas silento.
En ĉiu nigra punkto
vivas homoj.
Amasaj ruinaĵoj, tomboj
ne estas.

La landaj limoj estas apenaŭ videblaj
kvazaŭ ili hezitus
ĉu esti aŭ ne esti.
Mi ŝatas mapojn, ĉar ili mensogas,
Ne permesas aliri al agresa vero.
Ili estas senruzaj, sincere humoraj.
etendas antaŭ mi la mondon
ne de tiu ĉi vera mondo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl