Spegulo
Jes, mi memoras tiun muron
en mia urba ruinaĵo.
Ĝi elstaris ĝis la sesa etaĝo.
Sur la kvara etaĝo ĝi havis spegulon,
nekredeblan spegulon,
ĉar ne rompitan, sed forte fiksitan.
Ĝi ne reflektis ies vizaĝon,
ies manojn frizantajn harojn,
kontraŭan iun pordon,
ion eblan por nomi ĝin loko.
La spegulo ŝajnis esti ferianta.
Rigardis sin en ĝi la ĉielo,
moviĝantaj nuboj en sovaĝa pejzaĝo,
rubaĵpolvo lavata de brilantaj pluvoj,
traflugantaj birdoj, steloj, la leviĝanta suno
Tiom, kiom perfekta aĵo
funkciis ĝi kun precizo
kaj profesia malmiro.
Tradukis Danuta Kowalska