Wisława Szymborska

Devigo

Por vivi ni manĝas ies vivon,
kadavron porkan kun morta brasiko.
Menuo estas nekrolgo.

Eĉ la plej bonaj homoj
devas ion murditan manĝeti, digesti,
por ke iliaj sentemaj koroj
ne ĉesu funkcii.

Eĉ la plej lirikaj poetoj,
eĉ la plej seriozaj ascetoj
maĉas kaj glutas ion
kio ja iam vivis.

Malfacile estas ligi tion
kun bonaj dioj.
Eble ili estis kredemaj,
eble naivaj
donante regadon de la mondo al naturo.
Ĝi, freneza, altrudis al ni malsaton,
kaj tie, kie estas malsato
finiĝas senkulpeco.

Al malsato tuj akompanas sentoj:
gusto, tuŝo, vido, flaro.
Ne estas indiferente kiaj estas pladoj
kaj sur kiaj teleroj.

Eĉ aŭdo funkcias
dum la manĝado,
ĉar ofte ĉe tablo
estas gajaj interparoloj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl