Wisława Szymborska

Reciprokeco

Estas katalogoj de katalogoj.
Estas versaĵoj pri versaĵoj,
spektakloj pri aktoroj ludataj de aktoroj,
leteroj pri leteroj,
vortoj, kiuj klarigas vortojn.
Estas malĝojoj infektaj kiom rido,
paperoj el reuzitaj paperoj.
Estas viditaj rigardoj,
kazoj deklinaciataj per kazoj,
riveregoj el riveroj,
arbaroj el arboj,
maŝinoj produktantaj maŝinojn
kaj sonĝoj, kiuj vekas nin el sonĝo.
Estas necesa sano por resaniĝi
kaj ŝtuparo gvidanta tiom supren, kiom malsupren.
Okulvitroj estas bezonaj por serĉi okulvitrojn.
Estas enspiro kaj forspiro.
kaj estu de tempo al tempo
malamo de malamo,
ne scio de malscio
kaj manoj lavantaj manojn.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl