Wisława Szymborska

Momento

Irante laŭ la verda monteta deklivo
mi vidas floretojn sur la herbaĵo
similajn al bildo por infanoj.
Jam bluiĝas la nebulita ĉielo.
En silento oni observas la vidaĵon.

Kvazaŭ tie ĉi ne estis iuj kambrioj kaj silurioj,
rokoj grincantaj sur sin reciproke,
altigitaj abismoj,
iuj noktoj en flamoj
kaj tagoj en malheleco.

Kvazaŭ ne transŝoviĝus tie ĉi valoj
En varmegaj deliroj
kaj glaciaj tremoj.

Kvazaŭ nur ie ondegis la maroj
kaj ŝiris randojn de horizontoj.

Estas nun la deka kaj tridek
laŭ la loka tempo.
Ĉio estas sur sia loko kaj en konkordo.
En la valo, torenteto kiel torenteto,
Pado kiel pado de ĉiam, ĝis ĉiam.

Arbaro kiel arbaro de jarcentoj ĝis jarcentoj kaj ameno,
kaj supre la birdoj flugantaj
en la rolo de flugantaj birdoj.
Ĉirkaŭe regas tiu ĉi momento.
Unu el tiuj ĉi teraj momentoj
petataj, por ke ili daŭru.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl