Labirinto
-kaj nun vi iras kelkajn paŝojn
de muro al muro
laŭ tiu ĉi ŝtuparo supren
aŭ laŭ tiu malsupren,
poste maldekstren,
se ne dekstren,
ĝis la sepa sojlo,
de ie ajn ien ajn
ĝis vojkruciĝo, kie ili kunliĝas,
por disiĝo.
Jen viaj esperoj, eraroj, malvenkoj,
provoj, intencoj, novaj esperoj.
Vojo post vojo,
sed sen reiro.
Alirebla nur tio,
kio estas antaŭ vi,
kaj tie, feliĉe,
sinuo post sinuo,
miro post miro,
post vidaĵo, vidaĵo.
Vi povas elekti,
kie esti aŭ ne esti,
transsalti, devojiĝi,
nur ne pretervidi.
Do tien ĉi aŭ tien,
eble ien
laŭ sento, intuicio,
laŭ menso, hazardo,
maltrafe, trafe,
laŭ mallongigaj, kunplektitaj vojoj.
Trans vicoj
de koridoroj, pordoj,
rapide, ĉar en via tempo
vi havas malmulte da tempo,
iru de loko al lokoj
multaj malfermitaj,
en ili estas lumo, fasciniĝo,
ĝojo, malĝojo
preskaŭ apude,
ie aŭ aliloke,
tie aŭ ie ajn,
feliĉo en malfeliĉo,
kiel krampo en krampo,
konsento kun ĉio,
subite krutaĵo,
sed tamen ponteto,
ponteto labila,
labila, sed sola,
ne estas alia.
Ie devas esti elirejo,
tio estas certa.
Tamen vi ĝin ne serĉas,
sed ĝi serĉas vin.
Ĝi de komenco
kuras post vi
kaj la labirinto
estas nenio alia
ol via ĝis kiam vi povas,
via, ĝis kiam via ĝi estas
forkuro, forkuro.
Tradukis Danuta Kowalska