Kapreolo
Kien kuras la priskribita kapreolo
tra la priskribita arbaro?
Ĉu por trinki la priskribitan akvon,
kiu kiel paŭsaĵo respeguligas ĝian faŭketon?
Kial ĝi supren levas la kapon?
Ĉu ĝi ion aŭdas?
Starante sur kvar piedetoj
prenitaj prunte de la vero,
ĝi de sub miaj fingroj pintigas orelojn.
Silento - la vorto ankaŭ susuras sur la papero
kaj disŝovas la branĉojn kaŭzitajn per la vorto "arbaro".
Super la blanka paperfolio embuskas al salto
la literoj, kiuj povas malbone komponiĝi,
la frazoj, kiuj insidas, kontraŭ kiujn ne estas savo.
Estas en la guto de inko granda rezervo
de ĉasistoj kun duone fermitaj okuloj
pretaj por kuri de la dekliva plumo malsupren,
ĉirkaŭi la kapreolon, pretiĝi al pafo.
Ili forgesas, ke ĉi tie ne estas la vivo.
Aliaj nigre sur blanko regas la leĝoj.
La momento daŭros tiom longe, kiom mi volos.
Ĝi permesos dividi sin en malgrandajn eternecojn
plenaj de la kugloj haltigataj en flugo.
Por ĉiam, se mi ordonos, nenio tie ĉi okazos,
sen mia volo eĉ folio ne falos,
nek kulmo fleksiĝos sub punkto de la hufeto.
Ĉu ekzistas tia mondo, super kiu
la sendependan sorton mi estras,
la ekzisto senĉesa, kiun mi ligas
per ĉeno de la signoj?
Estas la ĝojo de kreado,
la ebleco de eternigo,
la venĝo de la mortonta mano.
Tradukis Danuta Kowalska