En kaoso
Mi estas, kio mi estas.
Nekomprenebla trafo
kiel ĉiu trafo.
Aliaj prauloj
povus esti miaj,
el alia nesto
mi forflugus,
de sub alia trunko
mi ekrampus en skvamo.
En vestejo de la naturo
estas multaj kostumoj,
kostumoj de araneo, mevo, muso.
Ĉiu tuj estas konforma
kaj portata ĝis foruzo.
Ankaŭ mi ne elektis,
sed ne plendas.
Mi povus esti iu
malpli unuopa.
Io el fiŝaro, formikaro, abelaro,
tirata per la vento ero de pejzaĵo.
Esti malpli feliĉa
bredata por felo,
por la festa tablo,
io naĝanta sub mikroskopa vitro.
Esti arbo senmovigita en tero,
al kiu proksimiĝas fajro.
Kulmo tretata de
nekompreneblaj okazintaĵoj.
Tipo de sub "malhela stelo",
kiu por aliuloj brilas.
Kio estus, se mi timigus homojn,
aŭ kaŭzus abomenon,
aŭ nur kompaton?
Se mi naskiĝus ne en ĝusta gento
kaj ne havus eblecojn?
La sorto estis por mi
ĝis nun favora.
Ĝi povus ne doni al mi
la memoron de bonaj momentoj.
Ĝi povus forpreni mian
emon al komparoj.
Mi povus esti mi -
sed sen miro,
kaj tio signifus,
ke mi estus iu alia.
Tradukis Danuta Kowalska