Wisława Szymborska

Malamo

Vidu, kiom ĝi estas ĉiam lerta,
Kiom ĝi bone fartas
en nia jarcento - la malamo.
Kiom facile ĝi venkas altajn barojn.
Kiom facile ĝi saltas kaj ĉasas.

Ĝi ne estas simila al aliaj sentoj
pli aĝa kaj samtempe pli juna.
Ĝi mem naskas kaŭzojn,
kiuj ĝin vivigas,
Ĝi ekdormas, neniam por ĉiam.
Sendormeco ne malfortigas ĝin,
sed fortigas.

Pri religio, aŭ ne pri religio,
Pri patrujo, aŭ ne pri patrujo,
Ĝi diskutas, nur por komenci.
Povas esti justeco por starto.
Poste ĝi jam galopas mem.
Malamo. Malamo.
Ĝian vizaĝon deformas
la grimaco de ĝua ekstazo.

Ho, kiom la aliaj sentoj estas
mizeraj kaj malviglaj.
Ĉu iam la frateco
allogos amasojn?
Kunsento, ĉu iam la unua
atingis meton?
Malespero, kiom da volontuloj varbas?
Allogas nur malamo, kiu scias ĉion.

Ĝi estas kapabla, inteligenta, laborema.
?u oni devas rakonti
Kiom da kantoj ĝi kreis?.
Kiom da paĝoj pri historio ĝi plenigis?
Kiom da tapiŝoj el la homoj etendis -
Sur kiom da placoj, stadionoj?.

Ni ne trompu nin.
Malamo scias krei pentrindajn
kontrastojn.
Grandiozaj estas ĝiaj flamruĝoj
en la nigra nokto,
perfektaj eksplodoj tagiĝe.

La ruinoj estas patosaj
kaj la elstaranta kolono ĉe ili
estas pruda.

Malamo estas majstro de kontrastoj
inter bruego kaj silento,
inter la ruĝa sango kaj la blanka neĝo.
Neniam enuigas ĝin
la motivo de eleganta ekzekutisto
rilate al la profanata viktimo.

En ĉiu momento ĝi estas preta,
por realigi novajn taskojn,
se devas atendi, atendas.
Oni diras, ke malamo estas blinda.
Ĉu vere?
Ĝi havas la sagacajn okulojn de paflertulo
kaj kuraĝe rigardas en estontecon - nur ĝi sola.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl