Wisława Szymborska

Konfeso de leganta maŝino

Mi estas Tri Kvar Dividita per Sep
fama pro granda lingvistika scio.
Mi ekkonis jam milojn da lingvoj
kiujn en historio uzis iamaj homoj.

Ĉion, kion ili skribis per siaj signoj,
malgraŭ, ke estas kovritaj per tavoloj de katastrofoj,
mi eligas, rekreas
en origina formo.

Mi ne fanfaronas,
legas mi eĉ lavon
kaj foliumas cindron.

Mi klarigas sur ekrano
ĉiun menciitan a?on,
kiam ĝi estis farita,
el kio kaj por kio.

Krome, pro mia sciemo,
mi esploras leterojn
kaj korektas en ili
ortografian erarojn.

Iuj vortoj
kaŭzas por mi malfacilaĵon.
Ekzemple staton de sentoj
mi ne scias klarigi precize.

Simile "animo" estas stranga vorto,
eble ĝi estas speco de nebulo,
pli daŭra ol mortaj organismoj.

Sed la plej grava problemo estas vorto "estas"
ŝajnas ĝi esti ago ordinara,
praktikata ĝenerale, sed ne are,
en pratempo, prezenco,
en modo neplenumita,
kvankam okazinta anta? longa tempo.

Ĉu tio sufiĉas por difino?
Sur miaj ligiloj bruas, ŝraŭbetoj grincas.
Mia butono al Centralo fumas, ne lumas.

Mi petos fratan helpon de
kolego Du Kvinonoj de Nulo Dividita je Duono.
Li estas konata frenezulo,
sed havas ideojn.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl