Rehonoriĝo
Mi profitas el la plej malnova rajto de imago
kaj la unuan fojon en mia vivo alvokas mortintojn,
atendas iliajn vizaĝojn, aŭskultas paŝojn,
Malgraŭ scio, ke kiu mortis, mortis ĝis fino.
Estas la tempo, por propran kapon preni per manoj
dirante: "Kara Jorik, kie estas via nescio,
kie estas via blinda fido, via senkulpeco?"
via "iel tio estos", ekvilibro de animo
inter kontrolita kaj nekontrolita vero.
Mi kredis, ke ili perfidis, ne meritas nomojn
se herbaĉo mokas sur iliaj nekonataj tomboj
kaj korvoj moke ripetas, neĝoblovo rikanas,
sed tiuj estis falsaj atestantoj.
Eterneco de mortintoj daŭras ĝis tiam
kiam oni pagas al ili per memoro.
Nestabila valuto ĝi estas. En ĉiu tago,
sian eternecon iu perdas.
Hodiaŭ mi pri eterneco scias pli,
Oni povas ĝin doni kaj forpreni,
kiun oni nomis perfidulo,
tiu kun sia nomo devas morti
Nia super mortintoj povo
postulas firman pesilon
kaj tribunalo ne juĝu nokte
kaj juĝisto "ne estu nuda"
La tero bolas, jen ili, kiuj jam estas tero,
elstaras terbuleto post buleto, ereto ĉe ereto
eliras el silentigo, revenas al nomoj,
al memoro de popolo, al florkronoj, al ŝtatkoloroj
Kie estas mia povo super vortoj?
La vortoj falis sur fundon de larmo,
vortoj, vortoj malutilaj por revivigi homojn.
Priskribo senviva tiom, kiom foto ĉe magnezio,
Eĉ ĝis duono de spiro mi ne povas ilin veki.
mi, Sizifo alkroĉita al infero de poezio
Tradukis Danuta Kowalska