Ĝentileco de nevidantoj
Poeto legas versaĵojn al nevidantoj.
Li ne supozis, ke tio estos tiom malfacila.
Tremas lia voĉo
Tremas liaj manoj.
Li sentas, ke ĉiu frazo
estas testata per mallumo
kaj devas defendi sin mem,
sen lumoj kaj koloroj.
Malsekura aventuro tio estas
por steloj en liaj versaĵoj,
por aŭroro, ĉielarko, neonoj, la luno,
por la fiŝo arĝenta sub akvo
kaj akcipitro ŝvebanta sur la ĉielo.
Poeto legas, ĉar jam ne povas ne legi-
pri knabo en flava jako sur verda herbejo,
pri kalkuleblaj, ruĝaj tegmentoj en valo,
pri movantaj numeroj sur ĉemizoj de sportistoj.
Li volus prisilenti - sed tio ne estas ebla,
pri ĉiuj sanktuloj sur katedrala plafono,
pri adiaŭa gesto el trajna fenestro
kaj mikroskopa vitreto, ringa rebrilo
kaj speguloj, ekranoj albumo kun vizaĝfotoj.
Tamen grandega estas ĝentileco de nevidantoj,
grandega komprenemo kaj toleremo.
Ili aŭskultas, ridetas, aplaŭdas.
Iu eĉ aliras la poeton
kun inverse malfermita libro
petante nevideblan por si subskribon.
Tradukis Danuta Kowalska