Wisława Szymborska

Iuj homoj

Iuj homoj forkuras antaŭ iuj homoj
en iu lando sub la suno
kaj sub iuj nuboj.
Ili lasas post si ian sian ĉion,
iujn kokojn, hundojn,
semitajn kampojn, speguletojn,
en kiuj ĵus rigardas sin fajro.

Sur dorsoj ili portas kruĉojn
kaj pakaĵojn, ju pli malplenaj,
des pli pezaj post tagoj.
Okazas silente ies malapero,
en kaoso forŝirado de la pano
kaj skuado la mortan infanon.

Antaŭ ili ĉiam estas neĝusta vojo,
kaj malĝusta ponto
super la rivero strange ruĝeta.
Ĉirkaŭe iuj pafoj, pli proksime, aŭ fore,
supre aviadilo fluganta iel ronde.

Bezona estus ia nevidebleco,
ia griza ŝtoneco,
kaj pli bone malekzisto
por mallonga tempo, aŭ longa.

Io ankoraŭ okazos, nur kie kaj kio?.
Iu iros renkonte al ili, nur kiam kaj kiu?
Se li havos liberan elekton,
eble ne volos esti malamiko
kaj lasos ilin iel vivajn.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl