Mi frapas al pordo de ŝtono
Mi frapas en ŝtonon:
-Jen mi, malfermu!
Mi volas eniri,
rigardi vian enon,
vin enspiri.
-Foriru - diras la ŝtono-
Mi estas hermete fermita.,
Eĉ ere dispecigita
mi estos plu fermita.
Eĉ diserigita en sablon
akceptos neniun al enon
Mi frapas en la ŝtonon.
Jen mi - malfermu la pordon!
Mi venas nur pro scivolo
La vivo estas unu okazo.
Mi volas trairi vian palacon
poste vidi akvoguton kaj folion.
Mallongan tempon mi havas por ĉio.
Mia morteco kortuŝu vin!
Mi estas ŝtona - diras ŝtono
Mi devas esti serioza. Foriru!
Mi ne havas muskolojn de rido.
Mi frapas al la ŝtono
-Jen mi - permesu al mi eniri
Mi aŭdis, ke en vi estas salonegoj malplenaj
ne rigardataj, vane belegaj,
sen eĥo de ies paŝoj, mutaj.
Konfesu, ke vi mem ne ĉion scias.
Grandegaj, malplenaj salonoj - diras la ŝtono,
sed en ili ne estas loko.
Ili povas esti belaj, sed ekster eblecoj
de viaj mizeraj sentoj.
Vi povas min ekkoni, sed neniam koni.
La tutan mian surfacon mi turnas al vi,
sed mia eno estas kaŝita.
Mi frapas la ŝtonon.
Jen mi - malfermu!
Mi ne serĉas en vi eternan ŝirmejon.
mi ne estas malfeliĉa,
Mi ne estas senhejma.
Mia mondo estas inda por reveni al ĝi.
Mi eniros kaj eliros kun malplenaj manoj.
Por pruvi mian eniron mi montros nenion krom vortoj,
al kiuj neniu kredos.
Vi ne eniros - diras la ŝtono -
Mankas al vi sento de kuna proprieco.
Neniu sento anstataŭos ĝin.
Eĉ la plej bona vido ĝis eterna vido
ne estos utila sen tiu sento.
Vi ne eniros, havante apenaŭ intencon de ĝi,
apenaŭ ĝian ĝermon, imagon.
Mi frapas la ŝtonon..
Jen mi - malfermu!
Mi ne povas atendi du mil jarcentojn
por eniri vian enon.
Se vi ne kredas al mi - diras la ŝtono -
demandu folion, ĝi diros la samon.
Demandu akvoguton, ĝi diros tion, kion la folio.
Demandu propran kapoharon.
Mi volas ridi per grandega rido,
sed mi ne scias ridi.
Mi frapas en la ŝtonon
Jen mi - malfermu!
Mi ne havas pordon - diras la ŝtono.
Tradukis Danuta Kowalska