Wisława Szymborska

Ekzemplo

Nokte uragano forŝiris ĉiujn foliojn el arbo.
Krom unu folieto lasita,
por ke ĝi balancu sur nuda branĉo.
Per tiu ĉi ekzemplo
Perforto demonstras,
ke jes,
ĝi iufoje ŝatasŝerci

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl