Wisława Szymborska

Metafiziko

Tio estis kaj pasis
Estis, do pasis en destina sekvo,
ĉar tia estas regulo de tiu malgajna ludo.
Konkludo estas banala, ne inda priskribon,
se ne senduba fakto
la fakto por jarcento de jarcentoj,
je ĉia Kosmo, kiu estas kaj estos,
ke io vere estis,
ĝis malapero.
Eĉ tio,
ke vi hodiaŭ manĝis farunbuletojn kun frititaj larderoj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl