Wisława Szymborska

Torturoj

Nenio ŝanĝiĝis.
La korpo estas dolora.
Ĝi devas manĝi, spiri, dormi.
Ĝi havas la maldikan haŭton,
sub ĝi la sangon.
Ĝi havas dentojn kaj ungojn.
Ĝiaj ostoj estas rompeblaj
la artikoj distireblaj.
Ĉe torturoj pri ĉio oni memoras.

Nenio ŝanĝiĝis.
La korpo tremas kiel tremis
antaŭ la fondo de Romo
kaj poste en la dudeka jarcento,
antaŭ Kristo kaj post Kristo,
torturoj estas, kiel estis
malgrandiĝis nur Tero
kaj kio ajn okazas
ŝajnas esti kvazaŭ malantaŭ la muro.

Nenio ŝanĝiĝis.
Multiĝis nur la homoj,
ĉe malnovaj kulpoj aperis novaj,
veraj, malveraj, momentaj, neniaj,
sed la krio, per kiu la korpo respondas
estis, estas, kaj estos
la krio de senkulpeco
laŭ la eterna skalo kaj registro.

Nenio ŝanĝiĝis.
Eble la manieroj, ceremonioj, dancoj.
La movo de la manoj
ŝirmanta la kapon
restis sama.
La korpo tordiĝas, baraktas, elŝiriĝas,
faligata kunpremas genuojn,
nigriĝas, ŝveliĝas, salivas sin, sangas.

Nenio ŝanĝiĝis
krom la fluo de riveroj,
linio de arbaroj, bordoj,
dezertoj, glaciejoj.
Inter la pejzaĝoj vagas animeto,
ĝi malaperas, revenas,
proksmiĝas, malproksimiĝas,
ĝi estas por si mem fremda, neperceptebla
jen certa, jen necerta pri sia esto,
dum la korpo estas kaj estas kaj estas
kaj ĝi ne povas malaperi.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl