Wisława Szymborska

Sonĝoj

Kontraŭ scio de geologoj, instruoj,
mokante iliajn magnetojn, grafikaĵojn, mapojn,
sonĝo en fragmento de sekundo
kreas antaŭ ni montojn tiom ŝtonajn
kvazaŭ ili estus veraj.

Estas montoj, do ankaŭ valoj, ebenaĵoj
kun tuta infrastrukturo.
Sen inĝenieroj, majstroj, laboristoj,
sen fosmaŝinoj, buldozoj, konstrumaterialoj,
aperas grandaj ŝoseoj, pontoj,
urboj kun amaso da loĝantoj,
sen reĝisoroj kun tuboj kaj operatoroj,
amasoj bone sciantaj kiam nin timigi
kaj kiam malaperi.

Sen lertaj arkitektoj,
sen ĉarpentistoj, masonistoj, betonistoj.
Sur pado subite aperas dometo,
en ĝi egaj salonoj kun eĥo de viaj paŝoj
kaj muroj estas el malmola aero

Estas ne nur formato, sed ankaŭ precizo
en ĉiu horloĝo, muŝo,
sur tablotuko brodita je floroj,
mordita pometo kun dentaj spuroj.

Kaj ni - kion ne povas cirkaj prestidigistoj,
magiistoj, miraklistoj, hipnotiistoj-
ni senplumuloj -flugas
en nigraj tuneloj lumas per okuloj,
interparolas lerte en nekonata lingvo
kun mortintoj.

Krome kontraŭ propra volo
kontraŭ koro kaj emo,
ni profundiĝas en amindumo al...
ĝis sonoros vekhorloĝo.

Kion diros pri tio aŭtoroj de sonĝlibroj,
esploristoj de sonĝaj simboloj kaj aŭguroj,
kuracistoj kun kanapo por psikoanalizoj-
Se io kongruas al ili
tio estas hazardo
kaj pro tio
ke en niaj sonĝoj,
en ĝiaj ombroj kaj lumoj,
en ĝiaj tremoj kaj neklaraj eldiroj,
en ĝiaj nevoloj kaj disvastigoj
iam eĉ klara senco
povas okazi.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl