Wisława Szymborska

La foto pri la 11a de septembro

Ili saltis el brulantaj etaĝoj malsupren -
unu, du, ankoraŭ kelkaj, kiuj estis
pli supre kaj pli malsupre.

La foto haltigis ilin vivajn,
kaj nun tenas
inter la supro kaj la tero.

Ĉiu estas ankoraŭ tutaĵo
kun persona vizaĝo
kaj kaŝita sango.

Estas ankoraŭ sufiĉe da tempo,
por ke disbloviĝu la haroj,
kaj el poŝoj
forfalu moneroj kaj ŝlosiloj.

Ili estas ankoraŭ en aero,
en la lokoj, kiuj ĵus malfermiĝis.

Mi povas fari por ili nur du agojn -
priskribi ilian flugon
kaj ne aldoni la lastan frazon.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl