Wisława Szymborska

Estas tiuj, kiuj

Estas tiuj, kiuj lerte plenumas sian vivon
en si kaj ĉirkaŭ si havas ordon.
Por ĉio ili havas rimedon kaj ĝustan respondon.
Ili tuj divenas kiu kion, kiu kun kiu,
en kiu celo, pro kio.

Ili stampas nurajn verojn,
ĵetas al tranĉmaŝinoj nebezonajn faktojn,
nekonatajn personojn
al destinitaj por ili aktujoj.

Ili pensas tiom, kiom estas oportuna,
eĉ ne momenton pli,
ĉar poste insidas dubo.

Kiam el vivo ili ricevas liberigon
lasas postenon
tra montrita pordo.
Rare mi envias tion al ili-
feliĉe tio pasas.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl