Wisława Szymborska

Fino kaj komenco

Post ĉiu milito
Iu devas purigi ĉion.
Iu ajn ordo
ne iĝos mem.

Iu devas deŝovi rubaĵojn
sur flankojn de vojoj,
ke traveturu
ĉaroj plenaj de kadavroj.

Iu devas vadi
en koto kaj cindro,
en risortoj de kanapoj,
en vitraj akraĵoj
kaj sangaj ĉifonoj.

Iu devas tiri trabon
por apogi muron,
iu vitrigi fenestron
kaj fiksi pordon.

Fotinda la laboro ne estas
kaj daŭros jarojn.
Ĉiuj filmistoj jam forveturis
al alia milito.

La pontojn kaj stacidomojn
oni devas ree konstrui.
Disŝiriĝos manikoj
pro la laboro.

Iu balaante
rememorigas kio okazis.
Iu aŭskultas
jesante per neforŝirita kapo.
Tamen jam proksimiĝas
tiuj, kiujn enuigas tio.

Iu de tempo al tempo
ankoraŭ elfosos de sub arbusto
la rustiĝintajn
militajn argumentojn
kaj donos ilin sur balaaĵujon.

Tiuj, kiuj vidis
kio tie ĉi okazis,
devas forlasi la lokon
kaj lasi ĝin por tiuj,
kiuj scias malmulte
kaj por tiuj, kiuj
scias preskaŭ nenion.

En la herbaĵo, kiu superkreskis
la kaŭzojn kaj efikojn
devas iu kuŝi
kun spiko inter dentoj
kaj gapi sur la nubojn.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl